wayground logo

Free Printable Worksheets

NEW

Font size

S
M
L
XL
Worksheets

Retoso - Esperanto-temoj

Total questions: 15

Worksheet time: 8mins

Name
Class
Date
1.

Hector Hodler fondis UEA en 1908. Kiom da jaroj havis li tiam?

a)

20

b)

34

c)

42

d)

51

2.

Kiu vorto mankas en PIV (vortaro.net) ?

a)

alies

b)

etoso

c)

krokodili

d)

mojosa

3.

La Esperanto-Vikipedio havas 294,316 artikolojn, kaj kompare al ĉiuj vikipedioj en ĉiuj lingvoj, ĝi estas la ____ plej granda.

a)

35a

b)

19a

c)

87a

d)

66a

4.

Kiu lando organizis la UKn la plej grandan kvanton de fojoj?

a)

Germanio

b)

Francio

c)

Brazilo

d)

Britio

5.

Kiu lando organizis la IJKn la plej grandan kvanton da fojoj?

a)

Germanio

b)

Nederlando

c)

Hungario

d)

Vjetnamio

6.

Kiu jutubisto kutime nomas sin mem "Via dio"?

a)

Evildea

b)

Oliver rakontas

c)

Ariel Bonkorpa

d)

Kejti

7.

TEJO nun havas 806 individuajn membrojn. Tio estas la plej granda nombro ekde kiu jaro?

a)

1998

b)

2015

c)

2002

d)

1976

8.

Kiu pentras bildojn en la kanto de Persone?

a)

Lena

b)

Lejla

c)

Luna

d)

Liza

9.

Zamenhof priskribis Esperanton en "Unua libro" en 1887. En kiu lingvo? (Interesa fakto - tri jarojn poste jam ekzistis tradukoj al 14 lingvoj).

a)

la pola

b)

la latina

c)

la rusa

d)

la germana

10.

Kion faras homo kun PRS (Post-renkontiĝa sindromo)?

a)

senfine debatas pri gramatiko

b)

malĝojas ĉar mankas al oni la amikoj

c)

akcidente parolas Esperanton al neesperantistoj

d)

sonĝas en Esperanto

11.

Retoso estas kombino de la vortoj "reta" kaj "etoso". Kiel oni nomas tian kombinon de vortoj?

a)

vortvalizo

b)

anagramo

c)

palindromo

d)

kalemburo

12.

Kiun jaron aperis la unua Esperanto-kurso ĉe Duolingo?

a)

2013

b)

2015

c)

2017

d)

2019

13.

Kiu estas nomo de asserto, laŭ kiu esperantistoj emas ŝanĝi la temon de siaj konversacioj al gramatiko?

a)

Leĝo de Tonjo

b)

Leĝo de Godwin

c)

Leĝo de Kabe

d)

Leĝo de Romo

14.

La himno komenciĝas "En la mondon venis nova sento..." sed kiel ĝi finiĝas?

a)

per laboro de la esperantoj.

b)

nun de loko flugu ĝi al loko.

c)

unu grandan rondon familian.

d)

por eterna ben' efektiviĝos.

15.

La unua "Gufujo" okazis en 1995, sed kiel oni nomis ĝin tiam?

a)

Gufnesto

b)

Teolando

c)

Trankvila trinkejo

d)

Gufujo (sama ekde komenco)