wayground logo

Free Printable Worksheets

NEW

Font size

S
M
L
XL
Worksheets

Tio okazis en 2020

Total questions: 20

Worksheet time: 10mins

Name
Class
Date
1.

De kiu lando venas la filmo "Parazito"?

Ĝi estis la unua neanglalingva filmo kiu ricevis la Oscar-premion.

a)

Sudkoreio

b)

Italio

c)

Japanio

d)

Francio

2.

Per kiu lingvo ekde 2020 eblas lerni Esperanton ĉe Duolingo?

a)

la portugala

b)

la hispana

c)

la franca

d)

la ĉina

3.

Kio estas sur la emblemo de TikTok?

La socia retejo por mallongaj filmetoj estis tre populara en 2020.

a)

fantomo

b)

muziknoto

c)

kamerao

d)

pingveno

4.

Kiu kantisto iniciatis "One World: Together at home"?

La koncerto kolektis monon por la Monda Organizo pri Sano.

a)

Beyoncé

b)

Lady Gaga

c)

Elton John

d)

Dolly Parton

5.

Kiun Nobel-premion ricevis Emmanuelle Charpentier kaj Jennifer Doudna?

Unuafoje virina duopo gajnis.

a)

ĥemio

b)

biologio

c)

fiziko

d)

matematiko

6.

En kiu monato okazis la reta IJK?

La kongreso havis 316 partoprenantojn el 52 landoj.

a)

majo

b)

junio

c)

julio

d)

aŭgusto

7.

Kiom da tagoj estis en 2020?

Ĉu ĝi estis tiel nomata superjaro?

a)

366

b)

365

c)

356

d)

635

8.

Kiu ludantino venkis US Open?

Ŝi estas la unua azia tenisludanto plej bona en la mondo laŭ WTA.

a)

Naomi Osaka

b)

Jin Young Ko

c)

Saina Nehwal

d)

Fu Yuanhui

9.

Pri kio temas la filmetoj de Scivolemo?

La jutuba kanalo reviviĝis en 2020.

a)

lingvoj

b)

scienco

c)

kulturo

d)

videoludoj

10.

Kiu grupo en 2020 faris la kanton "Dynamite"?

Ĝi estis numero unu sur la listo "Billboard Hot 100".

a)

BTS

b)

BlackPink

c)

LPG

d)

Coldplay

11.

Kial la aŭto de SkyDrive estas speciala?

Oni sukcese testis ĝin puplike en Japanio en 2020.

a)

Ĝi flugas

b)

Ĝi estas senŝofora

c)

Ĝi uzas nur sunenergion

d)

Ĝi pezas nur 100 kilogramojn

12.

En kiom da tempo Joshua Cheptegei kuris 10 000 metrojn?

La ugandano rompis 3 pli ol 15-jarajn mondrekordojn en 2020!

a)

26 minutoj 11 sekundoj

b)

12 minutoj 11 sekundoj

c)

39 minutoj 11 sekundoj

d)

44 minutoj 11 sekundoj

13.

Kiu estis la oficiala lingvo sur la "Insulo de la rozoj"?

Netflix publikigis filmon pri ĝi en 2020.

a)

la sveda

b)

la kurda

c)

la eŭska

d)

Esperanto

14.

Kie samseksemaj paroj rajtas geedziĝi ekde 2020?

a)

Tajvano

b)

Italio

c)

Sudafriko

d)

Kostariko

15.

Kion signifas '30' en la Youtube-defio #30dryc?

Multaj Esperanto-jutubistoj faris ĝin en 2020.

a)

30 tagoj

b)

30 vortoj

c)

30 lingvoj

d)

30 homoj

16.

En kia medio okazas "Among Us"?

La poŝtelefona ludo furoris en 2020.

a)

kosmoŝipo

b)

arbaro

c)

sovaĝa insulo

d)

kastelo

17.

Kio estas nun senkosta en Luksemburgo?

a)

neceseja papero

b)

publika transporto

c)

interreto

d)

viziti muzeojn

18.

Kiu vorto mankas en PIV?

Nova versio de la vortaro aperis en 2020.

a)

alies

b)

mojosa

c)

etoso

d)

krokodili

19.

De kie la ĉina kosmoroboto Chang'e 5 kolektis rokojn?

a)

la luno

b)

asteroido

c)

marso

d)

venuso

20.

Kiom da beboj naskiĝis en 2020?

a)

140 milionoj

b)

75 milionoj

c)

42 milionoj

d)

7,8 miliardoj